Kemia Societo de Usono | |||||
---|---|---|---|---|---|
scienca societo eldonejo de malfermita aliro erudicia societo akademia eldonejo | |||||
Komenco | 1876 vd | ||||
Geografia situo | 38° 54′ 19″ N, 77° 2′ 10″ U (mapo)38.905305555556-77.036055555556Koordinatoj: 38° 54′ 19″ N, 77° 2′ 10″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Vaŝingtono | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Fondinto(j) | Charles Frederick Chandler vd | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | CAS (formerly Chemical Abstracts Service) (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c) | ||||
La Usona Kemia Societo (angle The American Chemical Society, akronime ACS) estas profesia asocio situanta en Usono kaj ĝia rolo estas provizi subtenon por scienca esplorado en la kampoj de kemio. La asocio estis fondita en 1876 en la Novjorka Universitato. La organizaĵo nuntempe havas pli ol 155,000 membrojn sur ĉiuj gradniveloj kaj en ĉiuj lokoj de kemio, kemia inĝenierado kaj kampoj ligitaj al kemio [1]. La asocio okazigas landajn kunvenojn dufoje jare. La sekcioj kovras ĉiujn areojn de kemio. Krome, multaj konferencoj estas okazigitaj en celataj lokoj. La publikigsekcio de la organizaĵo produktas kelkajn revuojn, inkluzive de la Journal of the American Chemical Society (daŭre eldonata ekde 1879). La ĉefa enspezfonto de la asocio venas de la servo de kemiaj abstraktaĵoj (Chemical Abstracts Service) kaj la publikaĵoj de la asocio. " Kemia kaj Inĝenieristiko-Novaĵoj " estas semajna novaĵrevuo eldonita de la asocio kaj sendita al ĉiuj ĝiaj membroj.